Arbaraj loĝantoj en granda urbo

Unu el la plej konataj ŝercoj pri Rusio estas tiu, kiu koncernas ursojn sur stratoj. Nu, se tiaj troveblas, do nur en Siberio, kie ili povas en maloftaj kazoj viziti loĝatajn lokojn. Tamen jam kvin kilometrojn for de la Ruĝa placo oni havas ŝancon renkonti surstrate bestojn ne malpli grandajn kaj fojfoje ne malpli danĝerajn.

Dum rigardo al la mapo de Moskvo unu el rimarkindaj detaloj estas verda “kojno”, kiu eniĝas en la urdon de nordorienta direkto. Tio estas nacia parko “Losinij Ostrov”, unu el la plej grandaj en la mondo arbaroj, kiuj troviĝas ene de urbo.

Ĉi tiu teritorio estas menciata en la dokumentoj ekde la 15-a jarcento kaj en la 16-a jarcento ĝi estiĝis ĉastereno de la rusaj caroj.

Nikolaj Sverĉkov. Caro Alekseo Miĥajloviĉ kun bojaroj en falkona ĉasado apud Moskvo (1873)

Nikolaj Sverĉkov. Caro Alekseo Miĥajloviĉ kun bojaroj en falkona ĉasado apud Moskvo (1873).

Fine de la 18-a jarcento ĝi fariĝis ŝtata propraĵo, kaj ekde komenco de la sekva, 19-a jarcento oni protektas la arbaron kaj ĝian naturon. En 1983 estis fondita nacia parko “Losinij Ostrov”, unu el unuaj en Rusio.

Aleksej Savrasov. Losinij Ostrov en Sokolniki (1869)

“Losinij Ostrov en Solokniki” (1869) fare de Aleksej Savrasov konservis bildon de pejzaĝo, en kiu nenio parolis pri proksimeco de urbo.

Hodiaŭ la sudvesta parto de la parko, kiu troviĝas interne de la urbaj limoj, estas populara loko por aktiva ripozo. Sur ĝiaj aleoj en ĉiu sezono ne malabundas loĝantoj de la najbaraj distriktoj – kurantaj, biciklantaj aŭ skiantaj. Ĉiujn ilin allogas eblo viziti la naturon, ne veturante malproksimen de hejmo. Tamen la naturo foje mem vizitas ilin...

Ĉi tie estas la tempo atenti la nomon de ĉi tiu loko. “Losinij Ostrov” signifas “Alka Insulo”. Unu el malnovaj signifoj de vorto “insulo” en la rusa lingvo estas arbara areo, ĉirkaŭata de malfermitaj spacoj. Kaj vorto “alka” indikas la plej grandajn el la indiĝenoj de ĉi tiu arbaro (kie renkonteblas ankaŭ aproj, vulpoj kaj leporoj). Figuro de alko, trankvile maĉanta branĉojn, tute ne embarasite pro ĉeesto de homoj, estas ĉi tie kutima spektaĵo. De temp' al tempo, tamen, alkoj lasas sian hejman teritorion kaj trafas urbon. En la reto multnombras videoj, demonstrantaj alkojn sur stratoj, proksimaj al Losinij Ostrov. Sube vi povas vidi unu el tiaj, filmitan maje de 2012.


Loĝantoj de najbaraj domoj ekvidis en korto inter ili vagantan alkon, kiu venis el Losinij Ostrov en parkon Sokolniki, kiu estas daŭrigo de sama arbara areo, kaj poste eliris en la urbon. Nur al vespero oni sukcesis forkonduki ĝin reen. Kaj en la video rimarkeblas, kial ĉi tiuj bestoj estis nomitaj “fojfoje danĝeraj” komence de la artikolo. Atentu ĉe 4:30, kiel viro penas forpeli la alkon, ŝprucante akvon al ĝi – tamen li mem tuj iĝas forpelita de akra hufo. Ja ĉiuj loĝantoj de Moskvo indas respektan traktadon, ankaŭ arbaraj...


Sur alia video vi povas vidi, kiel du alkoj en Sokolniki sensoifigas sin per renkontitaj flakoj, neniom atentante vizitantojn de la parko.

Post a Comment

0 Comments