Kastelo en provinca pejzaĝo

Mirinda spektaĵo malfermas sin al okuloj de vojaĝanto, kiu venas vilaĝon Bykovo, 34 kilometrojn sudoriente de Moskvo. Sur alta bordo de rivereto staras konstruaĵo, kiu similas fabelan kastelon el filmo de Disney. Ŝajnas, ke tuj laŭ la arkoforma ŝtuparo elkuros Cindrulino, perdinte sian kristalan ŝuon. Tamen, ĉi tiu originala silueto apartenas al nenio alia, ol ortodoksa preĝejo – unu el tre malmultaj, konstruitaj en la stilo de rusa pseŭdogotiko, kiu disvolviĝis en Rusio en la dua duono de la 18-a jarcento.

La preĝejo de la Vladimira ikono de Dipatrino en Bykovo en 2005

La preĝejo de la Vladimira ikono de Dipatrino en Bykovo en 2005/Wikimedia Commons

Bieno Bykovo, al kiu apartenis la preĝejo, estas konata ekde la 16-a jarcento. Siatempe ĝin posedis diversaj konataj familioj de la rusa nobelaro. Ekde 1762 ĝia mastro estis ĉambelano Miĥail Izmajlov, kiu en 1768 ekestris komision, kiu administris konstruajn kaj arkitekturan agadon en la Moskva Kremlo.

Nekonata pentristo. Portreto de Miĥail Izmajlov (1722 – 1800)

Nekonata pentristo. Portreto de Miĥail Izmajlov (1722 – 1800)

Lia kunlaboranto tie estis konata arkitekto Vasilij Baĵenov, kies grandioza tamen nerealigita projekto pri rekonstruo de la Kremlo estis kialo por establi la komisionon. Do, nature estas supozi, ke kiam Izmajlov volis rekonstrui sian bienon, li invitis Baĵenov-on, kiu al tiu tempo perdis favoron de la imperiestrino kaj okupiĝis nur pri privataj projektoj. Kvankam konserviĝis neniuj dokumentoj, konfirmantaj laboron de Baĵenov en Bykovo, oni tradicie atribuas al li aŭtorecon de la arkitektura ensemblo, kiu estis kreita en la 1780-aj jaroj, kaj kies parto estis la preĝejo, konstruita memore al la forpasinta edzino de Miĥail Izmajlov. En 1783 oni konstruis unuetaĝan preĝejon de la Kristnasko kaj en 1788 aldonis duan etaĝon kun “somera” nehejtata preĝejo de la Vladimira ikono de Dipatrino, laŭ kies nomo oni konas la tutan konstruaĵon. En la 1830-aj jaroj apude oni konstruis apartan sonorilturon en la sama stilo. La muroj de la preĝejo estas brikaj, tegitaj per blanka kalkoŝtono, minita en proksima vilaĝo Mjaĉkovo. Ŝtonon el ĉi tiu loko oni uzis dum jarcentoj por konstruado de “blankŝtona Moskvo”.

Suba video, filmita en 2006, demonstras aspekton de la preĝejo.

Post a Comment

0 Comments