Pri la projekto


Saluton!

Mia nomo estas Kirill Ŝvedov, mi estas Esperantisto el Moskvo, Rusio. Okupiĝante pri Esperanto jam dum dekses jaroj, mi starigis celon trovi kaj realigi formojn de ĝia aplikado, konvenajn al tiuj ebloj, kiujn disponigas al ni la hodiaŭa epoko. Unua grava entrepreno ĉi-voje estis projekto Aŭdvide, kiu funkcias ekde 2012. Kaj nun, en la tempo de la 130-jara jublieo de Esperanto, mi turnas min al vi por trovi kunlaborantojn por projekto, kiu, espereble, malfermos novajn perspektivojn por Esperanto en la moderna mondo.

Sube vi povas legi informon pri la projekto en formo de demandoj kaj respondoj.

Kio estas ĉi tiu projekto?

Moskvio estas multlingva projekto, kiu uzas Esperanton kiel pontolingvon por liveri informon al internacia aŭditorio. Ĉiu lingva parto de ĝi enhavas retejon, kreitan surbaze de bloga servo Blogger.com, kanalon ĉe YouTube kaj paĝojn en Facebook kaj Google +. Materialoj, publikigataj en la projekto, komence aperas en la Esperanta versio kaj post tio administrantoj de aliaj versioj tradukas ilin en siajn lingvojn kaj publikigas tie. Do ĉiuj lingvaj versioj de la projekto estas “speguloj” de la Esperanta originalo.

Temo de la projekto estas historia centro de Rusio ĉirkaŭ Moskvo: vidindaĵoj, turismo, arkitekturo, historio, geografio k.a. Ĝi celas homojn, kiuj interesiĝas pri Rusio, planas viziti aŭ estas vizitontaj ĝin.


Kio estas celo de la projekto?

Unua celo de la proponata iniciato estas krei Esperantan projekton de nova generacio, konvena al la moderna epoko. Kiel estas konate, unu el ĉefaj celoj, kiujn Esperantistoj deklaras por sia agado, estas servi al la multlingva mondo por ke oni povu kompreni unu al alian pli bone. Tamen hodiaŭ Esperanto jam kapablas plenumi ĉi tiun rolon sen tio, ke oni lernu ĝin; uzado de ĝi kiel pontolingvo ebligas atingi aŭditorion nekompareble pli vastan, ol ĝi povis atingi ĝis nun. Ekzemple, se ajna Esperanta teksto en la reto estos tradukita en naŭ plej grandajn lingvojn de la mondo, kvanto da farita laboro kreskos dekoble, tamen nombro da potencialaj legantoj kreskos almenaŭ kelkcentoble. Do, hodiaŭ tio estas la plej efika metodo apliki la la lingvon kaj la projekto devas krei funkciantan ekzemplon de tio.

Dua celo estas realigi surbaze de ĝi profesian uzadon de Esperanto, kio ankaŭ apartenas al ofte menciataj celoj de por-Esperanta agado. Necesas konstati, ke nuntempe ajna pli-malpli vasta profesia uzado de Esperanto eblas nur kiel uzado de ĝi kiel pontolingvo por liveri informon al diverslingva aŭditorio. La projekto devas demonstri uzeblecon de Esperanto en ĉi tiu rolo kaj krei certan potencialon, kiu estos interesa por eblaj partneroj kaj investantoj. Ĉi tiu potencialo estu unuavice trafiko de la projekto, ĝia aŭditorio, kies atenton oni povos monigi.

Kaj tria celo estas stimuli aperon de similaj projektoj en Esperanto. Proponita skemo de kunlaboro ebligas al Esperantistoj krei sen ajnaj moninvestoj aspekte allogan kaj enhavoriĉan retejon, akireblan por granda aŭditorio tra la mondo.


Kial oni elektis tian temon por la projekto?

Unu el kampoj, kie apliko de Esperanto kiel pontolingvo aspektas realigebla, estas informa apogo de turismo, kiu celas krei por homoj, troviĝantaj en alia lando, komfortan informan medion, kie ili povas ricevi bezonatan informon en sia lingvo. Alilandaj turismoj vizitas en la eŭropa parto de Rusio plejparte du regionojn: 1) Moskvon kaj la regionon de historia centro ĉirkaŭ ĝi; 2) Sankt-Peterburgon kun ĝiaj suburboj. Ĉar la aŭtoro de la projekto estas moskvano, por li preferindas okupiĝi pri la regiono, kiu estas pli konata al li.


Kion signifas nomo de la projekto?

Moskvio estas Esperanta varianto de latina vorto Moscovia, per kiu en Eŭropo de la 15-a ĝis la 17-a jarcentoj oni nomis la rusan ŝtaton, kies ĉefurbo estis Moskvo. Ĉar la historia centro, pri kiu la projekto rakontas, estis kerno de ĝi, tia nomo aspektas sufiĉe trafa.


En kiaj lingvoj funkcias la projekto?

Lingvoj de la projekto estas Esperanto, angla, franca, germana, nederlanda, hispana, itala, pola, ĉina, japana.


Kiel oni elektis tian liston da lingvoj?

En anglalingva retejo Russia Info-centre, kiu havas temaron kompareblan kun tiu de la projekto, oni donas liston da landoj, el kiuj oni plej ofte vizitas ĝin. Por la projekto estas elektitaj naŭ lingvoj de plej superaj en la listo landoj, kio kune kun la Esperanta versio donas rondan nombron de dek lingvoj.


Kial oni uzas licenson de Krea Komunaĵo en la projekto?

Materialoj, publikigataj en la projekto, kutime aperas sub licenso Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda, kiun uzas novaĵretejoj, funkciantaj sub libera licenso, ekzemple, Libera Folio. Tio estas farita unuavice por eviti eblajn pretendojn kaj miskomprenojn. Ĉar la projekto jure ne estas organizo, sed aro da privataj personoj, uzado de libera licenso ebligas difini statuson de produktoj de ilia kunlaboro.

Se en perspektivo oni kreos surbaze de la projekto profesie faritan retejon kun sama temaro, eblos eksporti tien la aperintajn materialojn.

Krome, en la projekto povos aperi ankaŭ verkoj de eksteraj aŭtoroj, laŭ interkonsento kun tiuj. Ili povos esti publikigitaj sub aliaj kondiĉoj, kiujn oni difinos speciale.


Kiaj estas pespektivoj por la projekto?

Se la projekto sukcesos allogi sufiĉe grandan aŭditorion, eblos serĉi patrneriĝon por realigi surbaze de tio iniciaton pli kompleksan kaj profesie funkciantan. Tio povas esti retejo kun sama temaro, simila al jam menciita Russia Info-centreRussia Beyond The Headlines, aŭ alispeca projekto, kiu same aplikas Esperanton kiel pontolingvon. En lasta kazo sukcesa funkciado de la projekto devos demonstri uzeblecon de ĉi tiu skemo.


Kiaj estas devoj de patroprenanto en la projekto?

Algoritmo de laboro de administranto en nacilingva versio estas jena:


- ricevinte mesaĝon pri apero de nova publikaĵo en la projekto, li prenas materialojn por ĝi ĉe Google Docs.
- se publikaĵo inkludas videon ĉe YouTube, li republikigas ĝin en la kanalo de sia versio, tradukinte, se estas bezone, subtekstojn por ĝi.
- tradukinte tekston de publikaĵo, li aperigas ĝin en la retejo.
- li tradukas kaj publikigas anoncojn en paĝoj de Facebook kaj Google +
- ankaŭ li moderigas komentojn en la retejo (ĝi uzas komentoservon Disqus), la kanalo ĉe YouTube kaj la paĝo de Facebook.

Resume, ĉio ĉi estas agado, konata al ajna aktiva bloganto.


Se vi havas pluajn demandojn, bonvolu kontakti laŭ retpoŝto moskvio.project(heliko)gmail.com.